Jean-Paul Riopelle

Jean-Paul Riopelle
Persona informo
Naskiĝo 7-an de oktobro 1923 (1923-10-07)
en Montrealo
Morto 12-an de marto 2002 (2002-03-12) (78-jaraĝa)
en Saint-Antoine-de-l'Isle-aux-Grues
Tombo Notre Dame des Neiges Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Académie de la Grande Chaumière
École des beaux-arts de Montréal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Françoise Riopelle (en) Traduki (1946–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
gravuristo
skulptisto
instalada artisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj L'Hommage à Rosa Luxemburg
Poussière de soleil
La Joute
vdr

Jean-Paul RIOPELLE (7a de Oktobro, 1923 – 12a de Marto, 2002) estis pentristo kaj skulptisto el Kebekio, Kanado. Li havis unu el la plej longaj kaj gravaj internaciaj karieroj el la dek ses subskribintoj de la Refus Global, la manifesto de 1948 kiu anoncis la malakcepton fare de la kebekia arta komunumo de la klerikalismo kaj la provincismo. Li estas plej bone konata pro sia abstrakta pentrostilo, partikulare ĉe siaj "mozaikaj" verkoj de la 1950-aj jaroj kiam li fame abandonis la pentrobroŝon, por uzi nur kolorpaletran tranĉilon por apliki farbon sur tolon, havigante al siaj verkoj distingan skulptartan kvaliton. Li estis la unua kanada pentristo (ekde James Wilson Morrice) kiu atingis disvastigitan internacian agnoskon.[1]

  1. Tate, London, Artist Biography Alirita la 8an de Aŭgusto 2021.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne